Jubileo (katolika)

Jubileo ĝenerale estas datrevena festo, foje nur civila pliofte religia. Kutime, per tiu vorto oni referencas al jubileo laŭ la Katolika Eklezio kiu ĝin celebras universale kaj por siaj adeptoj kaj por homoj kiuj inklinas al spiritaj valoroj. Tiuj universalaj jubileoj estas ankaŭ konitaj kiel “Sanktaj Jaroj”.

Jubileo, kiu reprenas sian nomon el tiu hebrea, estas la jaro de la pekopardono, de la repacigo, konvertiĝo kaj de la pentofara sakramento.

La katolika jubileo estas esence la jaro de Jesuo Kristo, donanto de vivo kaj graco al la homaro. En la Nova Testamento Jesuo sin prezentas kiel tiu kiu kondukas al plenumiĝo la antikvan jubileon, estante mem la anoncanto de la “jaro de graco de la Sinjoro” (Jesaja).

Jubileo, kutime estas dirata ankaŭ "Sankta Jaro" ne nur pro tio ke ĝi komenciĝas, disvolviĝas kaj konkludiĝas ene de la jaraj ritoj, sed ĉar ĝia celo estas destinita stimuli la sanktiĝon de onia vivo. Jubileo povas esti ordinara se ĝi okazas laŭ establitaj datoj, eksterordinara se lanĉita okaze de eventoj aparte gravaj.


Developed by StudentB